Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Beogrado – la rivero Sava kaj la ponto Gazela

58-a ILEI-KONGRESO
19a - 26a de julio 2025

BEOGRADO, Serbio

“Artefarita Intelekto kaj Lingvolernado”

Beogrado atendas vin!

Ĉu vi pretas malkovri Beogradon? En 2025, la ĉefurbo de Serbio unuafoje gastigos la kongreson de ILEI! Beogrado, facile atingebla per aviadilo kaj per speciala busservo el Brno (kie la antaŭan semajnon okazos la Universala Kongreso), invitas vin malkovri ĝian riĉan kulturon, historian gravecon, kaj gastemon.

Pri Beogrado
Lokita ĉe la pitoreska kunfluejo de la riveroj Sava kaj Danubo, Beogrado estas unu el la plej antikvaj urboj de Eŭropo, kun historio komenciĝanta jam en la 4-a jarmilo a.K. La urbo, fondita de la keltoj kaj konata kiel la romia Singidunum, hodiaŭ brilas kiel la edukada, kultura, kaj industria centro de Serbio, kun pli ol 1,5 milionoj da loĝantoj.

Esencaj Vidindaĵoj
Beogrado plenas je unikaj allogaĵoj, inkluzive de:

Detalo de Beograda Fortikaĵo

Detalo de Beograda Fortikaĵo

Vasta parko, kie troviĝas la Beograda Fortikaĵo, la fama monumento La Venkinto, kaj antikvaj urbaj enirejoj.

Vinča – Belo brdo

Vinča – Belo brdo

Elstara arkeologia loko, kiu malkovras la vivojn de la prahistoriaj loĝantoj de la regiono.

Skadarlija

Skadarlija

Bohemia kvartalo kun vivoplena atmosfero, rememoriganta pri tradiciaj artistaj kaj kulturaj renkontiĝoj.

Strato Knez Mihailova

Strato Knez Mihailova

Historia piedira zono kaj butikcentro, kie antikvaj kaj elegantaj konstruaĵoj kreas unikan etoson.

Nacia Muzeo Beogrado

Nacia Muzeo Beogrado

Kiuj reflektas la intelektan kaj sciencan riĉecon de la urbo.

Nikola Tesla Muzeo

Nikola Tesla Muzeo

Kiuj reflektas la intelektan kaj sciencan riĉecon de la urbo.

Pontoj super la rivero Sava

Pontoj super la rivero Sava

Beogrado, kun sia modera kontinenta klimato kaj amika spirito, proponas idealan lokon por nia kongreso. Post la memorinda ILEI-kongreso en Čačak en 2019, ni denove antaŭĝojas bonvenigi vin en Serbio!

LOĜADO

Loĝ- kaj manĝ-mendilo
hotel

HOTELO PALACE

Ĉio en unu loko (kongresejo, loĝado, manĝoj), en la centro de la ĉefurbo de Serbio, proksime de ĝiaj ĉefvidindaĵoj.

La prezoj varias inter 41 EUR kaj 73 EUR - depende de la tipo de la ĉambro kaj mendo de manĝoj.
Priskriboj kaj prezoj, pagmanieroj

Kontaktinformoj pri loĝado: laslo.az@gmail.com, serbialigo@gmail.com

Kelkaj ĝeneralaj informoj:

  • Matenmanĝo kaj impostoj estas inkluzivitaj en la ĉambroprezoj
  • Matenmanĝo kaj tagmanĝo en la formo de “bufeda tablo”
  • Restoracio “Klasik” – teretaĝe en la sama konstruaĵo
  • Ĉiuj ĉambroj kun klimatizilo, fridujo, TV, Wi-Fi kaj propra banĉambro

LKK

Kotizo

Aliĝperiodo ĝis 31/03/2025 ĝis 30/06/2025 de 01/07/2025
ILEI-Membro
Ne-membro
Infanoj ĝis 18 jaroj
Juna, handikapita. ktp.
1 aŭ 2-taga partopreno*
Nur virtuala partopreno

* La dumtempa partopreno inkluzivas, por la ceteraj tagoj, la rajton je virtuala partopreno.

La prezoj estas laŭ la Lando elektita ĉisupre. Bonvolu elekti vian landon!
La aliĝkotizoj estas por persono, kiu en la momento de sia aliĝo jam pagis aŭ estas pagonta sian kotizon por ILEI por 2024.
Kongresano, kiu je la momento de sia aliĝo ne estas membro de ILEI, krompagas.

La Honoraj Membroj de ILEI kaj la devigaj akompanantoj de handikapuloj ne pagas aliĝkotizon.
Tarifoj estas en eŭroj, se vi aliĝas antaŭ la 31-a de decembro 2023 vi ricevas rabaton de 10 €.

Aliĝintoj

1. Aranka Laslo

2. Laura Brazzabeni